Flago de Andaluzio

La aktuala Flago de Andaluzio estis dezajnita en 1919 de Blas Infante, ĉefa defendanto de la andaluza naciismo, same kiel la blazono kaj la himno.

La Flago de Andaluzio konsistas el tri horizontalaj bendoj el kiuj la centra estas blanka kaj la aliaj du verdaj. Ambaŭflanke kaj centre aperas la Oficiala Blazono de Andaluzio kiu havas alton de du kvinonoj el la larĝo de la flago.

La unua skribita referenco konservita de flago de Andaluzio, kun strukturo vere simila al tiu kiun oni konas nune, estas la fama flago de la reĝado de Al Mutasim de la tajfo de Almerio de 1051 de onia erao, pro kio ŝajnas certa, ke temas pri la plej antikva flago de la tuta Eŭropo, kaj tiele, probable, el ĉiuj kiuj estas uzataj oficiale nuntempe en la mondo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search